Wang Yi telefone interparolis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj

Pluveta Publikigita: 2022-03-16 15:50:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde telefone konversaciis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amir-Abdollahian.

Hossein Amir-Abdollahian faris gratulon pri sukcesa okazigo de la du sesioj de Ĉinio kaj raportis novan disvolviĝon de la intertraktado pri irana nuklea problemo. Li diris, ke Irano volas reveni al la intertraktado kaj interkonsiliĝe solvi la lastajn demandojn por atingi interkonsenton kun bona efiko. Irano dankas Ĉinion pro ĝia konstruiva rolo en la intertraktado kaj esperas Ĉinion plue doni subtenon.

Wang Yi diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas laŭeble plej frue atingi interkonsenton pri rekomenco de plenumado, kaj estas malferma kaj subtena al klopodoj, kiuj helpas realigi ĉi tiun celon. Ĉinio komprenas la raciajn zorgojn de Irano, subtenas Iranon protekti siajn rajtojn kaj interesojn kaj oponas senbazajn solflankajn sankciojn. Fronte al ŝanĝiĝemaj situacioj internaciaj kaj regionaj Ĉinio volas kune kun Irano fortigi kunlaboron por antaŭenigi la pacan solvon de irana nuklea problemo.

Dividu