Ĉinio urĝas Usonon fari konkretajn agojn por mildigi situacion en Ukrainio

Yu Publikigita: 2022-03-16 16:02:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde urĝis Usonon fari efektivajn klopodojn por mildigi la situacion en Ukrainio.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco responde al demando pri lastatempaj akuzoj laŭdire faritaj de sennoma usona oficialulo pri rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio koncerne la ukrainan krizon. Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, la oficialulo diris, ke la usona registaro sciigis la Nord-Atlantikan Traktat-Organizon kaj iujn aziajn aliancanojn, ke Rusio petis militan kaj ekonomian helpon de Ĉinio, kaj ke Ĉinio konsentis, sed publike neis tion.

La raportoj ankaŭ asertis, ke Usono prenis ĉi tiun paŝon por pliigi sian malkaŝon de informoj kiel rimedon por bati malverajn informojn.

Zhao diris, ke Rusio neis peti de Ĉinio militan helpon, kaj ke Usono kreas kaj disvastigas malverajn informojn de tempo al tempo, kaj tiaj agoj estas neprofesiaj, malvirtaj kaj nerespondecaj. Li aldonis, ke Usono devas profunde pripensi la rolon, kiun ĝi ludis en disvolviĝo de la ukrainia krizo kaj fari efektivajn klopodojn por mildigi la situacion en Ukrainio.

Dividu