Tria aro da humanitaraj helpliveraĵoj de Ĉinio al Ukrainio transiĝis de Varsovio

Publikigita: 2022-03-16 16:07:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tria aro da humanitaraj helpliveraĵoj al Ukrainio el la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco foriris el Varsovio, Pollando al Ukrainio marde posttagmeze. La novaj liveraĵoj, inkluzive de laktopulvoro por infanoj kaj kovriloj, atingos la urbon Murovane de la ukraina ŝtato Lviv merkrede antaŭ la tagmezo laŭ la loka tempo. La novaĵ-agentejo Xinhua raportis, ke la unua aro da liveraĵoj jam atingis Ukrainion kaj estis disdonitaj de la Ukraina Societo de Ruĝa Kruco al delokitoj, kiuj plej bezonas helpon.

Dividu