La 15an de marto rusa novaĵ-agentejo TASS raportis citante anoncon de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, ke tiutage Rusio deklaris sankciojn kontraŭ usona prezidento Joe Biden kaj aliaj usonaj poliktikaj gravuloj.
La raporto diris, ke la listo de sankcioj kontraŭ usonaj individuoj inkluzivas entute 13 homojn. Krom Biden, ankaŭ usona ŝtatsekretario Antony Blinken, ministro pri defendo Lloyd Austin kaj aliaj estis inkluditaj en la listo.