Ĉinio reasertas starpunkton de “kvar nepraĵoj” pri ukraina demando

Yu Publikigita: 2022-03-16 19:08:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde diris, ke la "kvar nepraĵoj" substrekitaj de prezidanto Xi Jinping estas la plej klara kaj la plej aŭtoritata sinteno de Ĉinio pri la ukraina demando.

“Ĉiuj rimedoj prenitaj de Ĉinio estos bazitaj sur la ‘kvar nepraĵoj’”, Wang diris al nederlanda vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wopke Hoekstra en telefona konversacio.

Dum sia virtuala pintkunveno kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Olaf Scholz en la 8a de marto, Xi diris, ke Ĉinio opinias, ke la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj devas esti respektataj, la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN devas esti plene observataj, la legitimaj sekurecaj zorgoj de ĉiuj landoj devas esti serioze traktataj, kaj ĉiuj klopodoj favoraj al paca solvado de la krizo devas esti subtenataj.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam sin devontigas al paca solvado de disputoj per politikaj rimedoj, kaj volas labori kun Nederlando kaj aliaj landoj de la Eŭropa Unio por ludi konstrueman rolon en solvado de la ukrainia krizo.

Dividu