Ĉina ĉeftero malfermas pli da komercaj sektoroj al tajvanaj loĝantoj

Yu Publikigita: 2022-03-17 15:10:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina ĉeftero vastigis merkataliron por tajvanaj loĝantoj, permesante al ili starigi entreprenojn posedatajn de individuoj en 122 sektoroj inkluzive de cerealkultivado, fruktoplantado kaj trinkaĵa produktado, kompare kun la antaŭaj 24.

“La movo estas la plej nova klopodo por helpi al tajvanaj loĝantoj serĉi laborojn kaj ĝui la disvolvajn ŝancojn en la ĉeftero,” diris Zhu Fenglian, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, en gazetara konferenco merkrede.

Tajvanaj loĝantoj estas bonvenaj al administrado de entreprenoj en 27 eksperimentaj regionoj por novigema disvolvado de servokomerco tra la ĉeftero, inkluzive de Pekino, Tianjin, Ŝanhajo, Chongqing, Hainan, Dalian, Xiamen, Qingdao kaj Shenzhen, laŭ gvidlinio publikigita de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj, la Ministerio pri Komerco, kaj la Ŝtata Administracio pri Merkata Reglamentado.

Dividu