Ĉina plej alta leĝdona instanco oponas Ĉinio-rilatajn klaŭzojn en usona akto 2022

Yu Publikigita: 2022-03-17 15:12:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio merkrede esprimis firman oponon kontraŭ la klaŭzoj rilataj al Ĉinio en la Usona Unuigita Monasigna Akto, 2022, kiu estis subskribita en leĝon marde.

"Malgraŭ la ripetaj protestoj de la ĉina flanko, la usona flanko insistis pri subskribo de la 'Unuigita Monasigna Akto por la fiska jaro 2022' en leĝon, kiu enhavas kelkajn negativajn kondiĉojn pri Tajvano, Honkongo, Tibeto kaj Xinjiang de Ĉinio. Tio grave damaĝas la naciajn interesojn de Ĉinio kaj krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio. Ni firme oponas tion," diris You Wenze, proparolanto de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso.

"La usona intenco interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio kaj subfosi la nacian sekurecon kaj socian stabilecon de Ĉinio per ĉi tiuj demandoj neniam sukcesos," li aldonis.

You atentigis, ke Ĉinio firme devontiĝos por protekti siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn. Li forte urĝis Usonon plene rekoni la gravan damaĝon de koncernaj negativaj klaŭzoj rilataj al Ĉinio kaj ĉesigi intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio.

Dividu