Je la 15a horo kaj 9 minutoj de la 17a de marto, en Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro Ĉinio sukcese lanĉis la telesensan sateliton Yaogan-34 02 per portoraketo Changzheng-4C. La satelito jam enorbitiĝis, kio signifas sukceson de la lanĉo.
La telesensa satelito Yaogan-34 02 estas uzata ĉefe por liveri informojn pri tera censo, urba planado, taksado de agrikulturaj plantoj kaj preventado kaj mildigo de katastrofo.