Ĉina Societo de Ruĝa Kruco liveras humanitaran helpon al Afganio

Yu Publikigita: 2022-03-17 20:29:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Societo de Ruĝa Kruco sendis 130 tunojn da faruno al la Afgana Societo de Ruĝa Krescento kiel donacon por helpi la landon travivi la nunan manĝaĵan krizon. Transdona ceremonio estis okazigita en la sidejo de la Afgana Societo de Ruĝa Krescento. Wang Yu, ĉina ambasadoro al Afganio, Matiul Haq Khalis, prezidanto de la Afgana Societo de Ruĝa Krescento, kaj aliaj reprezentantoj ĉeestis la ceremonion.

Wang diris en la ceremonio, ke la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco faris aktivajn paŝojn por helpi traktadon de malfaciloj de la afgana popolo kaj plibonigi ilian vivtenon. Khalis diris, ke la grandaj kvantoj da medicinaj provizaĵoj kaj necesaĵoj donacitaj de Ĉinio vere helpis la afganan popolon, kiu urĝe bezonis helpon.

Dividu