Multe pliiĝis nombro de usonaj infanoj infektitaj, enhospitaliĝintaj kaj mortintaj pro KOVIM-19

Pluveta Publikigita: 2022-03-18 14:35:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 16an de marto brita ĵurnalo The Independent raportis, ke multe pliiĝis la nombro de usonaj infanoj infektitaj, enhospitaliĝintaj kaj mortintaj pro KOVIM-19. Triono de la infanaj mortintoj okazis en la pasintaj 2 monatoj. La malalta kvanto de vakcinado al infanoj kaj neperfektaj kuracaj rimedoj estas kaŭzoj de la pliiĝo.

Laŭ raporto de usona ĵurnalo The Washington Post en la 17a de marto, la pliiĝa infekta indico de la Omicron-variaĵo kaŭzis pliiĝon de enhospitaliĝo de infanoj, kiu nun estas kvinoble pli alta ol la pinto de la eksplodo kaŭzita de la delta varianto. La enhospitaliĝa indico de beboj sub 6 monatoj estas proksimume sesoble pli alta ol antaŭe.

Dividu