Usono estas negativa instrumaterialo por "grandaj landoj ne devas tirani malgrandajn landojn"

Pluveta Publikigita: 2022-03-18 15:11:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe parolante pri la rusa-ukraina konflikto Ned Price, proparolanto de usona Ŝtata Departemento, diris, ke la baza normo de internacia ordo, ke "grandaj landoj ne devas tirani malgrandajn landojn", estis damaĝita. Tuj post apero de la deklaro, tumultis la internacia komunumo. En la lastaj jardekoj, kiom da malbonaĵoj Usono faris kontraŭ Kubo, Panamo, Grenado, Jugoslavio, Irako, Afganio, Sirio, Libio kaj aliaj landoj kiel granda kaj forta lando tirananta malgrandajn kaj malfortajn? Ĉu Usono iam respektis la suverenecon kaj sendependecon de ĉi tiuj landoj? Usono estas la plej granda detruanto de la bazaj normoj de internaciaj rilatoj starigitaj de la Ĉarto de UN en la hodiaŭa mondo. Jeffrey Sachs, profesoro de Universitato Kolumbio en Usono, iam atentigis, ke "Usono ĉiam atakas aliajn landojn kaj konsideras sin sankta kaj netuŝebla. Tia konduto estas vere skandala."

Dividu