Ĉinio daŭrigos regulan komercan kaj ekonomian kunlaboron kun Rusio kaj Ukrainio

Yu Publikigita: 2022-03-18 15:32:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio pri Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio daŭrigos komercan kaj ekonomian kunlaboron kun Rusio kaj Ukrainio surbaze de egaleco, reciproka profito kaj reciproka respekto.

Donitaĵoj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj montris, ke en la unuaj du monatoj de ĉi tiu jaro, la ĉina-rusa komerca sumo kalkuliĝis al 26,43 miliardoj da usonaj dolaroj, pliiĝante je 38,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kun la kresko de eksportado de Ĉinio al Rusio je 41,5% ĝis 12,62 miliardoj da usonaj dolaroj kaj la kresko de importado el Rusio je 35,8% ĝis 13,81 miliardoj da usonaj dolaroj.

Ukrainaj amaskomunikiloj raportis, ke laŭ donitaĵoj de la Ŝtata Statistika Servo de Ukrainio, Ĉinio okupis la unuan lokon en la listo de landoj importantaj el Ukrainio pasintjare, kun varoj valorantaj 8 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskante je 12,7% kompare kun la antaŭa jaro. Ĉinio estis ankaŭ la plej granda eksportanto por Ukrainio, kiu importis ĉinajn varojn kun valoro de 10,97 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 31,9% kompare kun la antaŭa jaro.

Dividu