Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de ŜKO

Yu Publikigita: 2022-03-18 17:30:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) Zhang Ming en Pekino ĵaŭde.

Wang gratulis Zhang pro lia enoficiĝo kaj alte taksis la atingojn de la ŜKO de post ĝia establo.

Wang diris, ke fronte al la influo de la ukrainia krizo, la ŜKO devas ludi pli aktivan rolon en konservado de regionaj kaj eĉ tutmondaj sekureco kaj stabileco. Li aldonis, ke la "Ŝanhaja Spirito" forte disvolviĝas, kune kun profundigo de la solidareco kaj kunlaboro de la membroŝtatoj kaj la aktiva praktiko de la vizio de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭrigebla sekureco.

Wang ankaŭ alvokis firman oponon kontraŭ la reveno al la malvarm-milita pensmaniero, kiu kaŭzas tendaran konfrontiĝon kaj kontraŭleĝajn unuflankajn sankciojn. Li emfazis, ke la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN devas esti respektataj por protekti internaciajn egalecon kaj justecon.

Wang diris ankaŭ, ke kiel la gastiganto-lando, Ĉinio subtenos plu kiel antaŭe la laboron de la ĝenerala sekretario kaj la sekretariejo de la ŜKO.

Zhang promesis fari siajn kontribuojn al la disvolviĝo de la ŜKO kaj diris, ke la organizo tre atentas la situacion en Ukrainio kaj esperas kiel eble plej baldaŭ restarigi pacon kaj komunan sekurecon kaj atingi daŭran pacon kaj stabilecon en la mondo.

Dividu