La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris sabate, ke la ĉina ĉeftero raportis 2 228 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano vendrede, kun 2 157 kazoj de loka propagiĝo kaj 71 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 1 674 estis raportitaj en Jilin, 199 en Fujian, 69 en Liaojing, 47 en Guangdong, kaj 42 en Shandong.
Krome, 1 823 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj. La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 18 586, kaj la nombro de mortoj estas 4 638.