Novaj kronvirusaj variantoj eventuale ruinigos medicinan sistemon de Usono

Henggang Publikigita: 2022-03-19 18:51:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona kabla televid-novaĵa reto (CNN) ĵaŭde raportis, ke sekve de la apero de novaj variantoj de la nova kronviruso en Usono, pli ol 28 milionoj da maljunuloj frontas riskojn suferi severajn malsanojn pro inflektiĝo per nova kronviruso. Ĉar Usono tenas singardon pri la rapida kresko de inflektaj kazoj pro nova ŝanĝiĝo de la varianto Omicron, la imuneco de la maljunuloj aĝantaj pli ol 50 jarojn fariĝis ŝlosila indico pri influo de la pandemio en Usono. Tio montris, ke la riskoj de severaj rezultoj abunde kreskos sekve de altiĝo de aĝoj. La analizoj montris, ke se aperis inflektiĝo de sufiĉe granda nombro de infektiĝemaj homoj pro iu nova varianto, kio eventuale ruinigos medicinan sistemon de Usono.

La ĵurnalo The Washington Post raportis en la antaŭa tago, ke pro abunda kresko de kronvirusaj kazoj en okcidenta Eŭropo, la specialistoj avertis Usonon prepari sin por nova ondo de la epidemio. En la pasintaj du jaroj, kelkajn semajnojn post kiam eksplodis nova epidemio en Eŭropo, en Usono ankaŭ apris simila situacio. La specialistoj montris, ke malstreĉiĝo de prevento kaj regado, vakcinado kaj aliaj faktoroj eventuale kaŭzos abruptan kreskon de novaj inflektitoj en Usono.

Dividu