Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate, ke la starpunkto de Ĉinio pri la ukraina demando estas sur la ĝusta flanko de historio.
Wang faris la rimarkojn dum mediata intervjuo unu tagon post la videa konversacio daŭranta preskaŭ du horojn inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden pri la duflankaj rilatoj, la situacio en Ukrainio kaj aliaj demandoj de komuna zorgo.
Wang diris al CGTN, ke prezidanto Xi “klare kaj detale” eksplikis la ĉinan starpunkton rilate la ukrainan demandon. La plej grava mesaĝo, kiun donis la ĉina prezidanto, estas, ke Ĉinio ĉiam estas forto por konservi pacon de la mondo.