Le Yucheng: Usono devas efektivigi pozitivajn rimarkojn de Biden pri rilatoj kun Ĉinio

Jianping Publikigita: 2022-03-20 14:43:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Farante parolon en la 4-a Internacia Forumo pri Sekureco kaj Strategio en Pekino, Le Yucheng, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke Usono devas sekvi la pozitivajn rimarkojn de prezidento Joe Biden pri ĉina-usonaj rilatoj.

Li faris la rimarkojn, parolante pri la videa konversacio inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden. Li diris, ke la du gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj, la situacio en Ukrainio kaj aliaj demandoj dum preskaŭ du horoj. La atmosfero estis tre pragmata kaj la interŝanĝoj tre sinceraj kaj profundaj.

Pri la ukraina krizo, Le diris, ke Ĉinio ĉiam estas aktiva por antaŭenpuŝi pacan intertraktadon.

Dividu