Laŭ dimanĉaj datumoj el la Nacia Komisiono pri Sano, la ĉina ĉeftero sabate registris 1 737 konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano, kun 1 656 kazoj de loka propagiĝo kaj 81 importitaj kazoj.
En sabato estis raportitaj ankaŭ 2 316 sensimptomaj kazoj, kaj 16 196 sensimptomaj pacientoj restas nun sub medicina observado.
La totala nombro de konfirmitaj kazoj en Ĉinio altiĝis al 130 199, kun 4 638 mortoj.