Usonaj biologiaj laboratorioj en Ukrainio havas plenan dubon

Publikigita: 2022-03-20 21:37:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, la biologiaj laboratorioj de la Usona Departemento de Defendo en Ukrainio altiris grandan atenton de diversaj flankoj. En la pasintaj jaroj, estas senfinaj novaĵoj pri tio, ke Usono faris grandsumon da agadoj pri biologia militigo en kaj ekster sia teritorio. Tiuj agadoj estas netravideblaj, nesekuraj kaj kontraŭleĝaj, kaŭzante seriozajn zorgojn kaj dubojn de la internacia komunumo.

La Ministerio de Defendo kaj la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Rusio lastatempe deklaris, ke Rusio malkovris armean biologian programon financitan de Usono kaj efektivigitan en Ukrainio dum militaj operacioj, kaj jam akiris grandan kvanton da pruvoj. Fronte al kreskantaj demandoj kaj akuzoj, usona vicŝtatsekretario Victoria Nuland lastatempe agnoskis, ke Ukrainio havas "biologiajn esplorinstalaĵojn" kaj esprimis zorgon, ke rusaj trupoj eblas regi la instalaĵojn.

Laŭ statistiko, la usona Departemento pri Defendo regas 336 biologiajn laboratoriojn en 30 landoj tra la mondo en la nomo de "kunlabori por redukti biosekurecajn riskojn" kaj "plifortigi tutmondan publikan sanon". Kun tia granda nombro, tamen la ekstera mondo scias tre malmulte pri tio. La usona biologia laboratorio estas kovrita de densa nebulo dum longa tempo. La usona registaro plurfoje argumentis, ke tiuj laboratorioj estas uzataj por tiel nomataj "pacaj celoj" kaj "kunlaboro", sed kial ili estas kaŝitaj?

Dividu