Wang Yi interparolis respektive kun ministroj pri eksterlandaj aferoj de Alĝerio kaj Tanzanio

Mirinda Publikigita: 2022-03-21 11:34:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe en Tunxi de ĉina meza provinco Anhui, ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis respektive kun Ramtane Lamamra kaj Liberata Mulamula, ministroj pri eksterlandaj aferoj de Alĝerio kaj Tanzanio.

Interparolante kun Ramtane Lamamra, Wang Yi diris, ke en la mondo escepte de iuj landoj, kiuj amas geoludadon, amaso da landoj, inkluzive de Ĉinio kaj Alĝerio, havas longan historion kaj amas pacon kaj justecon. Se ni kune man-en-mane fortigos solidarecon kaj kunlaboron, ni forte akcelos demokratiigon de la internaciaj rilatoj kaj puŝos la mondon al pli brila estonteco.

Ramtane Lamamra diris, ke Alĝerio aprobis la opiniojn de Ĉinio pri la ukraina krizo kaj opiniis, ke la porpledo de Ĉinio baziĝas sur internacia justeco, paco, stabileco kaj sekureco kaj estas ĝusta larĝa vojo.

En la inerparolo per videoligo kun Liberata Mulamula, Wang diris, ke Ĉinio volas trakti la rilatojn kun Tanzanio el strategia nivelo kaj longtempa sfero, sub gvidado de komunaj konoj de la du ŝtatestroj, plue profundigi la ĉiuflankan kunlaboran partnerecon inter la du landoj kaj fari pli grandan kontribuon al memdecida disvolviĝo de la afrika kontinento.

Dividu