Joe Biden ne vizitos Ukrainion

Mirinda Publikigita: 2022-03-21 14:36:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe laŭ la loka tempo, sekretario pri novaĵoj de la Blanka Domo Jen Psaki diris, ke usona prezidento Joe Biden ne vizitos Ukrainion en la vojaĝo al Eŭropo dum la venonta semajno.

Laŭ raporto Biden vizitos Eŭropon en la 23a de marto por ĉeesti la pintkunvenon de NATO kaj la pintkunvenon de la Konsilio de EU, diskuti pri minaco kaj defendo pri la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kaj reaserti la “firman promeson” de Usono al NATO.

En la sociala amaskomunikilo Twitter, Jen Psaki diris, ke kvankam la vizito fokusiĝos en “plua kunigo de la tuta mondo por subteni la ukrainan popolon”, tamen Biden ne planas viziti la landon.

En la 19a de marto, ukraina eksprezidento Petro Poroshenko diris al usonaj amaskomunikiloj, ke se Joe Biden vizitos Ukrainion, tio estos “simbolo de nia solidareco”.

Dividu