Plue multiĝas arbaraj resursoj kaj stabile altiĝas arbara kvalito en Ĉinio

Mirinda Publikigita: 2022-03-21 14:43:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21a de marto estas la 10a Internacia Arbara Tago. La ĉijara ĉeftemo estas “Arbaro kaj daŭripova produktado kaj konsumado”. Laŭ konigo de ĉina Nacia Administracio de Arbaro kaj Stepo, post 2012 la scienca efektivigo de ter-verdigo akiris evidentan efikon, plue multiĝis arbaraj resursoj kaj stabile altiĝis arbara kvalito.

De 2012 ĝis nun la lando plenumis arbarigon kaj herbo-plantadon de 1,173 miliardoj da muoj, inkluzive de 960 milionoj da muoj da arbaroj kaj la kovrado de arbaro kalkuliĝis al 23,04%.

Samtempe Ĉinio faris pozitivan kontribuon al mildigo de redukta tendenco de arbaroj en la mondo kaj akcelis ekologian regadon de la mondo. En la lastaj 20 jaroj, multiĝo de arbaroj en Ĉinio okupas kvaronon de tiu de la mondo, kio estas la unua en la mondo.

Nun la totala reservado de karbono en plantaĵoj de arbaro en la lando estas 9,2 miliardoj da tunoj. Kiel ĉefa kaj grava resurso de tera ekologia sistemo, arbaro okupas specifan lokon en mildigo de klimatŝanĝiĝo kaj ludas neanstataŭigeblan rolon.

Dividu