Ĉina reprezentanto urĝis Usonon ĉesigi atencon al homaj rajtoj de venezuela popolo

Mirinda Publikigita: 2022-03-21 15:59:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de marto en la 49a sesio de la Homrajta Konsilio de UN, dum la debato pri la venezuela demando, sendito de la ĉina permanenta misio al UN en Ĝenevo Jiang Duan urĝis Usonon ĉesigi sian atencon al homaj rajtoj de la venezuela popolo.

Jiang diris, ke disvolviĝo de la homrajta afero de iu lando devas baziĝi sur la ŝtata situacio kaj la popola bezono. Ni laŭdas la venezuelan registaron pro ties atingoj en akcelo kaj protektado de la homaj rajtoj, kaj respektas la venezuelan popolon en memelekto de la homrajta disvolva vojo. Usono efektivigas multajn kontraŭleĝajn solflankajn devigajn rimedojn al Venezuelo, kio estas tipa politiko de forto kaj hegemonia agado. Tiuj rimedoj serioze malhelpis Venezuelon en ekonomia kaj socia disvolviĝo, donis seriozajn malfacilojn al la popola vivo de Venezuelo kaj serioze damaĝis la vivrajton kaj disvolvan rajton de la venezuela popolo. Usono devas tuj ĉesigi la solflankajn devigajn rimedojn kontraŭ Venezuelo, haltigi intervenon en internajn aferojn de la lando kaj ĉesigi atencon al la homaj rajtoj de la venezuela popolo.

Dividu