Usono kaj Britio havas neeviteblan respondecon pri suferoj de siria popolo

Mirinda Publikigita: 2022-03-21 16:00:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de marto la 49a sesio de la Homrajta Konsilio de UN faris diskuton pri la siria demando. Sendito de la ĉina permanenta misio al UN en Ĝenevo Jiang Duan diris, ke la siria problemo estas nesolvita ĝis nun, kaj tio sufiĉe montris, ke eksteraj intervenoj, provoka kontraŭstaro kaj premado kaj sankcioj nur seriozigis la suferojn de la popolo. La internacia komunumo devas lerni lecionojn. La suvereneco, sendependeco, unuiĝo kaj teritoria integreco de Sirio, la rajtoj de vivo kaj disvolviĝo de la siria popolo devas esti praktike respektataj kaj garantiataj.

Jiang diris, ke Usono kaj Britio havas neeviteblan respondecon pri suferoj de siria popolo. En la lastaj preskaŭ 20 jaroj, Usono faris pli ol 90 mil aeratakojn en Sirio kaj aliaj landoj, kio kaŭzis morton de 48 mil civitanoj. Tamen Usono ĉiam kaŝis kaj ne konfesis sian krimadon, nek petis pardonon kaj punis la krimulojn. Grandnombro da kontraŭleĝaj solflankaj devigaj rimedoj prenitaj de Usono kaj Britio kontraŭ Sirio kaŭzis seriozan homrajtan kaj humanecan krizon.

Dividu