​Fakuloj diskutis pri ekonomia kaj socia disvolvado kaj homrajta protektado en Xinjiang

Xiong Publikigita: 2022-03-22 11:07:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de marto, en Kantono, Ĉinio, okazis la vickunveno “ekonomia kaj socia disvolvado kaj homrajta protektado” kadre de la 49a sesio de Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj. La kunveno estis kune organizita de pluraj ĉinaj institucioj kiel Ĉina Instituto pri Homaj Rajtoj kaj Permanenta Misio de Ĉinio ĉe UN en Ĝenevo kaj Aliaj Internaciaj Organizaĵoj en Svidlando. Pluraj fakuloj, virtuale kaj ĉeeste, faris komunikadon pri ekonomia kaj socia disvolvado kaj homrajta progreso en Xinjiang.

En sia salutparolado Li Rupeng, partia sekretario de Universitato Jinan, notis, ke Xinjiang, same kiel ĉiuj aliaj partoj de la lando, nun iras en modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Fronte al la malicaj vortatakoj kaj misfamigoj de iuj landoj necesu klarigi per ĉinaj esprimoj la vivajn praktikojn pri ekonomia kaj socia disvolvado kaj homrajta protektado en Xinjiang.

Jia Jianfei, vicesploristo de Instituto Jinshang al Universitato de Financo kaj Ekonomio Shanxi, diris, ke la okcidenta nocio pri homaj rajtoj estas tro mallarĝa kaj preteratentanta la diversecon kaj apartecon de la vojo al homrajta protektado. La ĉina registaro, kiu adoptas pozitivajn rimedojn kontraŭ terorismo, ekstremismo kaj paŭperismo, protektas bazajn rajtojn de ĉiuj etnaj popoloj en Xinjiang je vivekzisto, egala evoluo kaj edukiteco.

Dividu