La 18an de marto usona novaĵa retejo CNN publikigis artikolon, dirante, ke pli ol 70% da usonanoj opinias, ke Usono iras laŭ erara vojo.
La artikolo diras, ke nur unu vorto povas priskribi nunan Usonon, ĝi estas dissplitiĝo. Citante opiniosondon de Monmouth Universitato, la aŭtoro diris, ke plejparto da usonanoj ne kontentas pri la nuna situacio de la lando. La opiniosondo montris, ke 73% de intervjuitoj priskribis la nunan sitaucion per negativaj vortoj.