Usono devas ĉesigi la politikon “armiligi” homajn rajtojn

Mirinda Publikigita: 2022-03-22 15:13:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de marto dum la 49a sesio de la Homrajta Konsilio de UN okazinta en Ĝenevo, Ĉinio kaj Venezuelo okazigis videan flankkunvenon pri “sistemaj atencoj de Usono, Kanado kaj Aŭstralio al indiĝenaj homaj rajtoj”. Venezuela konstanta reprezentanto en UN ambasadoro Hector Constant Rosales diris, ke la homrajta situacio de Usono, Kanado kaj Aŭstralio estas ŝoka, kvankam ili pretendas esti “homrajta majstro”. Lokaj indiĝenoj longtempe suferis sisteman diskriminacion kaj premadon kaj vizaĝas al diversaj nejusteco kaj perfortoj. Samtempe tiuj landoj, pretekstante “homajn rajtojn”, kritikis kaj kalumniis evoluantajn landojn, efektivigis kontraŭleĝajn solflankajn devigajn rimedojn kaj eĉ armite intervenis en alies aferojn kaj donis profundan katastrofon al koncernaj landoj kaj popoloj. Usono kaj tiuj okcidentaj landoj devas ĉesigi la politikon “armiligi” la homajn rajtojn.


Dividu