Wang Yi interparolis kun pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj

Mirinda Publikigita: 2022-03-22 15:51:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde en Islamabado ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Moeen Qureshi.

Moeen Qureshi diris, ke nun la rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio troviĝas en la historie plej bona periodo. La vizito de pakistana ĉefministro al Ĉinio lastatempe estas tre sukcesa kaj la du ŝtatestroj atingis multe de komunaj konoj. La amikeco inter la du landoj estas diplomatia bazo, la du landoj estas ĉiutempaj strategiaj partneroj. Pakistano volas efektivigi kune kun Ĉinio gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, plivastigi pragmatan kunlaboron en agrikulturo, ekonomio kaj komerco, financo, informatika teknologio kaj aliaj kampoj, kaj atendas, ke Ĉinio pliigos investon en Pakistano kaj helpos Pakistanon en industriigo.

Dividu