Iluzia vido estis kaŭzita de viruso de Malvarma Milito

Mirinda Publikigita: 2022-03-22 16:15:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe novaĵa sekretario de usona Blanka Domo Jen Psaki diris: “Se Ĉinio subtenas la invadon de Rusio, seriozajn sekvojn ĝi ricevos.” La esprimo estas distordo kaj kalumnio de la starpunkto de Ĉinio pri la ukraina situacio.

Lastatempe ĉina ambasadoro en Usono Qin Gang diris intervjuate, ke Ĉinio havas bonajn rilatojn kun kaj Rusio kaj Ukrainio kaj samtempe tenas kontakton kun Usono kaj Eŭropo, ĝuste tiu specifa pozicio de Ĉinio estas utila pace solvi la krizon. Ĉinio ĉiam oponas kontaŭ milito, sed pledas por intertraktado. Ĉinio donis al la ukraina popolo manĝaĵojn, medikamentojn kaj pulvorigitan lakton por beboj, sed ne liveris armilojn al iu el ambaŭ.

Usono senĉese kalumniis Ĉinion, kio estis kaŭzita de usonaj politikistoj, kiuj praktikas la pensmanieron de Malvarma Milito kaj la koncepton de ludo je nula sumo. Lastatempe usona retejo “Nacia Intereso” publikigis artikolon, dirante, ke la penso de la usona registaro pri internaciaj rilatoj revivigis la etoson de Malvarma Milito, kaj tio kaŭzos serion da gravaj tutmondaj demandoj kaj ne realigos kunlaboron kaj kungajnon.

Dividu