Malkaŝiĝis la plej potenca interretataka instrumento de NSA

Xiong Publikigita: 2022-03-22 17:03:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 22an de marto Grupo 360 por Registara kaj Entreprena Sekureco unuafoje komplete malkaŝis al la publiko la interretan armilon – Kvantumon (Quantum) de la usona Nacia Sekureca Agentejo (NSA), kiu sin direktas al la enlandaj celoj de Ĉinio, kaj samtempe konstatis, ke la interretaj atakoj de Usono estas sendistingaj, kaj NAS povas kapti la vizitfluon de paĝoj de iu ajn uzantoj en iu ajn loko tra la mondo.

En la preskaŭ unu monato Grupo 360 duafoje publikigis koncernajn pruvilojn, ke NAS senĉese iniciatis grandskalajn interretajn operacojn cele al la terglobo, precipe al Ĉinio.

Plej nove publikigita raporto montras, ke la kvantuma atako estas tekniko specife projektita de NSA, kiu povas kapti interretan vizitfluon. Tia tekniko povas lanĉi atakon al ĉiuj uzantoj kiuj vizitas la usonajn retejojn, ekzemple Facebook, twitter, youtube, Amazon, kaj ankaŭ al tiuj de la ĉinaj retejoj kiel QQ.

Dividu