Videa dialogkunveno “Xinjiang estas bona loko” okazis en Urumĉio

Mirinda Publikigita: 2022-03-23 14:32:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde en Urumĉio okazis la videa dialogkunveno “Xinjiang estas bona loko”, kune aranĝita de la registaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj ĉina oficejo en Palestino. Reprezentantoj el Ĉinio kaj Palestino en video interŝanĝis kaj montris atingojn de stabila disvolviĝo de Xinjiang kaj riproĉis iujn kontraŭĉinajn asertojn de Usono kaj iuj okcidentaj landoj.

En la kunveno, vicprezidanto de la popola registaro de Xinjiang konigis atingojn de la loko en ekonomia altkvalita disvolviĝo, konstanta garantio kaj plibonigo de popola vivo. En 2021 la totala sumo de grena produktado estis 17,358 milionoj da tunoj, pliiĝante je 9,62% kompare kun tiu de al sama periodo en la antaŭa jaro. La produktado de kotono kalkuliĝis al 5,129 milionoj da tunoj, okupante 89,5% de la totala sumo de la lando.

Dividu