Wang Yi ĉeestis inaŭguron de konferenco de eksterlandaferaj ministroj de Islama Kunlabora Organizo

Mirinda Publikigita: 2022-03-23 14:33:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj laŭ invito ĉeestis la malferman ceremonion de la konferenco de eksterlandaferaj ministroj de Islama Kunlabora Organizo kaj donis paroladon.

Wang diris, ke kiel ĉina eksterlandafera ministro li unuafoje ĉeestis la konferencon de eksterlandaferaj ministroj de Islama Kunlabora Organizo, kaj tio sufiĉe montras sinceran deziron de Ĉinio kaj la islama mondo fortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn kaj certe antaŭenigos la duflankajn rilatojn al nova stepo.

Wang akcentis, ke en la ŝanĝiĝema mondo, la ĉeftemo de la konferenco estas “kune realigi solidarecon, justecon kaj disvolviĝon”, kio montras la komunan voĉon de plejparto de la landoj en la mondo. Ĉinio volas kune kun la islama mondo iniciati veran multflankismon, defendi la principojn de la Ĉarto de UN, protekti la internacian sistemon kun UN kiel kerno kaj man-en-mane iros en strebado de nacia revigliĝo, venkante ĉian ajn malfacilojn.

Dividu