Kiu estas la postkulisa instiganto de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio?

Xiong Publikigita: 2022-03-23 15:32:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Franklin Spinney, usona analizisto iam longe laborinta en la oficejo de la sekretario de defendo, notis, ke la usona milit-industria kombinaĵo devas responsi pri la eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, ĉar ĝi profitas de tiu konfronto. Tamen ĝi ankaŭ kaŭzos gigantan malutilon al la usona ekonomio.

La milit-industria kombinaĵo estas la grupo de interesoj formita el armeoj, militentreprenoj kaj la Kongreso en koluzio. Spinney opinias, ke tiu kombinaĵo troigas timon al Rusio per la rusa-ukraina konflikto, por ekhavi pretekston fari novan armad-elspezon, kaj sekve ĝi povos longe profiti el tio.

Laŭ Spinney, la grandega influpovo de la milit-industria kombinaĵo malebligas al Usono ellabori politikajn rimedojn por protekti la mondan pacon. Li avertis, ke la senfina disvastiĝo de la kombinaĵo celas nur armadon, kio akrigas la jam streĉitan situacion, sed malutilas al la paco kaj sekureco de la mondo.

Dividu