Irana ministro pri eksterlandaj aferoj: definitiva nuklea interkonsento estas preskaŭ atingita

Qiujieming Publikigita: 2022-03-24 15:36:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vizitanta irana ministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amir Abdollahian merkrede diris, ke Irano estas proksima atingi konsenton pri la restarigo de la nuklea interkonsento 2015, ankaŭ konata kiel la Komuna Ampleksa Plano de Agado.

Amir Abdollahian diris al raportistoj post kunveno kun sia siria paralelulo Faisal Mekdad kaj aliaj altrangaj oficistoj: “Ni kredas, ke hodiaŭ, pli ol iam ajn, ni estas pli proksimaj atingi konsenton kaj fini la intertraktadon en Vieno.”

Li diris, ke se Usono traktas realisme la aferon, ili pretas deklari ĉi tiun interkonsenton.

Dividu