Ĉinaj astronaŭtoj donis duan lecionon el spaco-stacio

Qiujieming Publikigita: 2022-03-24 16:49:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinaj astronaŭtoj donis la duan lecionon pri scienco per rekta elsendo en la ĉina spaco-stacio al studentoj en la Tero merkrede posttagmeze.

Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu, astronaŭtoj en la kosmoŝipo Shenzhou-13 faris diversajn sciencajn eksperimentojn en la sengravita medio kaj prezentis la spacsciencajn instalaĵojn dum la leciono. Ili ankaŭ respondis realtempe demandojn de studentoj en video.

La ĉefa tera klasĉambro estas en la Ĉina Scienca kaj Teknologia Muzeo. Kaj aliaj klasĉambroj estas en Lasao de sudokcidenta Ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj en Urumĉio de nordokcidenta Ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Dividu