Ĉinio alvokis subteni al la arabaj landoj priesplori evoluan vojon laŭ siaj cirkonstancoj

Xiong Publikigita: 2022-03-24 16:59:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de marto Zhang Jun, ĉina reprezentanto rezidanta ĉe UN, alvokis, ke la internacia komunumo subtenu al la arabaj landoj priesplori evoluan vojon laŭ siaj cirkonstancoj.

Tiun tagon, en la altnivela publika kunveno pri kunlabora problemo inter la Sekureca Konsilio de UN kaj la Araba Ligo, Zhang Jun notis, ke de longe sekureco kaj evoluigo ĉiam estas la du celoj strebataj de la arabaj landoj. Por tiuj landoj kaj regionoj atingi pacon, stabilecon kaj prosperon estas la komuna deziro de la araba popolo. La internacia komunumo devas ludi konstrueman rolon, subtenante al la arabaj landoj priesplori evoluan vojon laŭ siaj cirkonstancoj kaj memdecidi siajn sorton kaj estontecon

Dividu