Ĉinio urĝas Usonon plej rapide doni konvinkindan klarigon pri tutmonde biomilitaj aktivecoj

Xiong Publikigita: 2022-03-24 20:07:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lige kun la biomilitaj aktivecoj de Usono en Ukrainio kaj monda skalo, la 24an de marto Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, urĝis Usonon kiel eble plej rapide doni konvinkindan klarigon kaj ne malhelpi la starigon de kontrola mekanismo laŭ “Konvencio pri Biologiaj Armiloj”.

En la gazetara konferenco Wang diris:

“En kelka tempo la internacia komunumo arde diskutis pri la usonaj biolaboratorioj en Ukrainio kaj faris multajn demandojn. Sed bedaŭrinde ni vidis, ke en la respondoj donitaj de Usono ekzistas multe da duboj. Usono ne povas senkulpigi sin per silento aŭ la eldiro “falsa informo”. Ĉu la informo estas falsa aŭ ne, tio bezonas seriozan klarigon de Usono.”

Wang atentigis, ke la plej bona metodo estas memmontri la purecon kaj akcepti la kontrolon de la internacia socio.

Dividu