Usono redonos liberecon je aldonaj limimpostoj por iuj ĉinaj varoj

Xiong Publikigita: 2022-03-24 20:45:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de marto la oficejo de la usona komerca reprezentanto anoncis redoni liberecon je aldonaj limimpostoj por 352 artikloj el Ĉinio. La 24an de marto Shu Jueting, proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio, en gazetara konferenco diris, ke tio ebligas normalan komercadon de koncernaj produktaĵoj. Ŝi diris:

“Ĉinio ĉiam opinias, ke la rimedoj de Usono unuflanke aldoni tarifojn ne utilas al Ĉinio, nek al Usono, nek al la mondo. Nun inflacio konstante iras supren, kaj la tutmonda ekonomio frontas al granda defio. Ĉinio esperas, ke Usono forigos ĉiujn aldonajn limimpostojn kaj akcelos, ke la duflankaj komercaj rilatoj revenu al normala stato.”

Dividu