Peng Liyuan faris parolon en videokunveno de Monda Tuberkuloza Tago

Mirinda Publikigita: 2022-03-25 14:40:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, ambasadoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) pri preventado de tuberkulozo kaj aidoso s-ino Peng Liyuan invitite faris parolon en videokunveno de la Monda Tuberkuloza Tago 2022.

Peng diris, ke en la lastaj jaroj sub aktiva akcelo de la MOS kaj kuna klopodado de la internacia komunumo, la preventado kaj kuracado de tuberkuloza malsano akiris evidentajn atingojn. La ĉina registaro alte atentas preventadon kaj kuracadon de la malsano kaj metis ĝin en strategio de sana Ĉinio. Ĝi establis specifan kapitalon por senpage liveri ekzamenan servon kaj medikamentojn al malsanuloj, kaj dank’ al tio, la resanigita proporcio de tuberkulozaj malsanuloj superis 90%. Post eksplodo de la epidemio de KOVIM-19, la ĉina registaro kaj diversaj rondoj aktive agis kaj kune zorgis tuberkulozajn malsanulojn por garantii ilian kuracadon malgraŭ la epidemio.

Dividu