Ĵaŭde en Bruselo, en la ĉefstabejo de NATO okazis la pintkunveno de la Grupo 7. Post la kunveno gvidantoj de la Grupo 7 publikigis komunan deklaron.
En la deklaro, la G7 avertis, ke Rusio ne uzu kemian, biologian aŭ nuklean armilon en la speciala milita agado.
La G7 esprimis, ke ĝi estas preta por bonvenigi rifuĝintojn de Ukrainio kaj samtempe plue kunlaboros, alvokante ke aliaj registaroj prenu limigajn rimedojn kontraŭ Rusio. La G7 alvokis ankaŭ, ke produktantaj landoj de petrolo kaj naturgaso multigos provizadon al internacia merkato.