Ĉina Ministerio de Defendo: “Ĉinio liveras al Rusio militan helpon” estas entute falsa

Xiong Publikigita: 2022-03-25 16:33:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de marto la supera kolonelo Wu Qian, direktoro de la Novaĵa Buroo de la ĉina Ministerio de Defendo kaj proparolanto de la Ministerio, faris respondon al demando metita de rapostisto.

Demando: Lastatempe usona oficialulo ripete asertis, ke Rusio jam petis de Ĉinio liveri militan helpon. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj neis tion. Kiel vi opinias pri la afero?

Respondo: la tielnomata famo “Ĉinio liveras al Rusio militan helpon” estas entute falsa, pri tio kaj Ĉinio kaj Rusio jam faris klarigon. Lastatempe Usono foje kaj foje dissemis famojn pri Ĉinio ĉe la ukraina problemo, kaj tio estas malica kaj hontinda kaj ankaŭ lasas al la internacia komunumo bone vidi la veran vizaĝon de Usono kiu kutimas fabriki mensogojn kaj fari provokon.

Dividu