Wang Wenbin: Ĉiuj veraj pacamantoj diras ne al la daŭra ekspansio de NATO

Xiong Publikigita: 2022-03-25 17:38:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24a de marto estas la 23a datreveno de tio ke NATO bombardis la landon de Federala Respubliko de Jugoslavio. Kiam la serba prezidento Aleksandar Vučić estis intervjuata, li diris, ke hodiaŭ, post 23 jaroj, oni povas tre klare vidi, kiel teruraj, absurdaj, kontraŭleĝaj kaj malmoralaj estas la kondutoj de 19 membroj el NATO. La 25an de marto, kiam Wang Wenbin, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj estis demandita, li respondis, ke ekde la 24a de marto 1999 la trupoj de NATO kun Usono kiel ĉefo serioze rompis la internaciajn instrumentojn kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj kaj, senskrupule ĉirkaŭirante la Sekurecan Konsilion de UN, senhonte faris al Federala Respubliko de Jugoslavio – suverena ŝtato bombardadon, kiu daŭris 78 tagojn. La fojonombro de bombado estis 12 000, la eksplodaĵo ĵetita egalis pli ol 10 000 tunojn, kaj pli ol 3 000 misiloj lanĉiĝis. Kuracaj instalaĵoj, kulturaj restejoj, civilaj loĝdomoj, lernejoj… ĉiuj neeviteblis. Miloj da senkulpaj civiluloj, inkluzive de 3 ĉinaj raportistoj, estis mortigitaj.

Wang atentigis: “Tiajn agresajn agojn de NATO la serba popolo ne forgesos. Ankaŭ la ĉina popolo kaj la mondaj popoloj.”

Dividu