SK plilongigis mandaton de fakula teamo helpanta sankcian komitaton pri DPRK

Ĝoja Publikigita: 2022-03-26 17:07:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Sekureca Konsilio de la UN vendrede plilongigis ĝis la 30-a de aprilo de 2023 la mandaton de la Teamo de Fakuloj asistanta la komitaton, kiu superrigardas sankciojn kontraŭ la Demokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK).

Rezolucio 1718 trudis al DPRK serion da ekonomiaj sankcioj kaj establis sankcian komitaton por kolekti pli da informoj, detale ekspliki la sankciojn, suprerigardi la sankciojn kaj elmeti rekomendojn. Kaj la Teamo de Fakuloj estis establata en 2009 por subteni laborojn de la sankcia komitato per analizoj de fakuloj.

Dividu