Ĉinio alvokis sindetenon pri nuklea problemo sur Korea Duoninsulo

Ĝoja Publikigita: 2022-03-26 17:08:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio vendrede alvokis sindetenon pri nuklea problemo sur la Korea Duoninsulo post la provolanĉo de interkontinenta balistika misilo, farita de la Demokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK) en la antaŭa tago.

Zhang Jun, ĉina konstanta reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), diris en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri la situacio de la Korea Duoninsulo, “Sub la nunaj cirkonstancoj, ni alvokas, ke ĉiuj rilataj partioj sin retenu, restu sur la ĝusta trako de dialogo kaj interkonsiliĝo por eviti iun ajn agon, kiu eble intensigos la situacion kaj kaŭzos misjuĝon.”

Zhang substrekis, ke la SK devas ludi la konstruivan rolon sur la duoninsula problemo, devas ne emfazi la neceson de sankcioj kaj premdono kaj eksluzivon de aliaj konsideroj.

Dividu