Ĉina ĉeftero raportis 1 254 novajn kazojn de novkronvirusa malsano

Henggang Publikigita: 2022-03-27 18:48:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris dimanĉe, ke la ĉina ĉeftero raportis 1 254 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano sabate, kun 1 217 kazoj de loka propagiĝo kaj 37 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 1 071 estis raportitaj en Jilin, 47 en Ŝanhajo, 28 en Liaojing, 16 en Tianjin, kaj 14 en Henan, dek en Hebei, ok en Heilongjiang, kvin en Shandong, du respektive en Anhui, Guangdong, Gansu, kaj unu respektive en Pekino, Jiangsu, Zhejiang, Fujian, Yunnan, Shannxi.

Krome, 4 448 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj. La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 27 567, kaj la nombro de mortoj estas 4 638.

Dividu