Wang Yi gvidis konversacion kun hinda ministro pri eksterlandaj aferoj

Henggang Publikigita: 2022-03-27 18:49:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, vendrede gvidis konversacion kun hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Subrahmanyam Jaishankar dum sia vizito en Nov-Dehli.

Wang diris, kiel maturaj kaj raciaj evoluantaj landoj, Ĉinio kaj Hindio devas metis siajn landlimajn aferojn en racian pozicion de duflankaj rilatoj. La totala disvolviĝo de duflankaj rilatoj ne devas esti difinita aŭ difektita de la landlima afero. Ĉinio kaj Hindio devas helpi unu la alian kaj subteni unu la alian, sed ne ekskluzivi unu la alian. Ambaŭ flankoj devas aliĝi al la grava interkonsento pri la ĉefaj politikistoj de ambaŭ landoj, kiujn "Ĉinio kaj Hundio ne estas minaco inter si, sed liveras ŝancojn por la disvolviĝo de la alia".

Ambaŭ flankoj kredis, ke Ĉinio kaj Hindio reprezentas egalajn aŭ similajn vidpunktojn en gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj. Ambaŭ landoj devas pli bone kompreni kaj subteni unu la alian por doni pli pozitivan energion al la turbulenta mondo.

Ambaŭ politikistoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la batalo kontraŭ la pandemio, la situacio en Ukrainio kaj Afganio kaj multflankaj aferoj.

Dividu