Rusio ne planas varbi rezervistojn, Biden renkontiĝis kun ministroj pri eksteraj aferoj kaj pri defendo de Ukrainio en Pollando

Shanshan Publikigita: 2022-03-27 19:59:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26-an de marto, proparolanto de la rusa Ministerio pri Nacidefendo Igor Konashenkov diris, ke la rusa Ministerio pri Nacidefendo ne havas kaj ne planas varbi rezervistojn. Usona prezidento Biden renkontiĝis kun la ukrainaj ministroj pri eksteraj aferoj kaj pri defendo en Pollando la 26-an por diskuti pri la situacio en Ukrainio.

Konashenkov diris en la konferenco vespere de la 26-a de tiu ĉi monato, ke kelkaj rusaj civitanoj ricevis telefonvokojn en la pasintaj tagoj, kiuj sciigis ilin iri al la rusa armea departemento. Tiaj fraŭdaj alvokoj estis faritaj el Ukrainio kaj estis vokitaj de ukrainaj specialaj fortoj. La rusa Ministerio pri Nacidefendo ne havas kaj ne planas varbi rezervistojn. Li diris, ke la rusa armeo detruis 91 armeajn instalaĵojn de Ukrainio en la pasinta tago. Ekde komenco de la speciala armea agado, la rusa armeo jam detruis 271 ukrainajn senpilotajn aviadilojn, 1 627 tankojn kaj aliajn kirasajn veturilojn, 167 multoblajn raketlanĉilojn, kaj aliajn plurajn militaĵojn de Ukrainio.

Dividu