Rusio: la ĉefaj taskoj en la unua periodo estis ĝenerale plenumitaj

Shanshan Publikigita: 2022-03-27 20:00:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25-an de marto, la rusa armeo diris, ke la ĉefaj taskoj en la unua periodo de la rusa speciala armea operaco estis ĝenerale finitaj. Post tio, la rusa armeo koncentriĝos sian forton al la ĉefaj celoj en la regiono Donbasa.

La rusa Ministerio pri Nacidefendo okazigis gazetaran konferencon por resumi la militajn operaciojn en Ukrainio. La unua vicĉefo de la Ĝenerala Stabejo de la Rusaj Armitaj Fortoj, diris, ke la milita operacio "fakte tute detruis" la ukrainajn aerarmeojn kaj aerdefendajn fortojn. La ukraina mararmeo "ne plu ekzistas", la terarmeo estis grave difektita, kaj la batalforto de la ukrainaj armetrupoj estis efektive malfortigita. Pro tio la rusa armeo povos koncentriĝi pri ĝiaj ĉefaj celoj en la regiono Donbasa.

Dividu