Ĉina ĉeftero raportis 1 275 novajn kazojn de novkronvirusa malsano

Henggang Publikigita: 2022-03-28 12:37:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris lunde, ke la ĉina ĉeftero raportis 1 275 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano dimanĉe, kun 1 219 kazoj de loka propagiĝo kaj 56 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 1 086 estis raportitaj en Jilin, 50 en Ŝanhajo, 12 en Liaojing, dek en Heilongjiang, naŭ respektive en Fujian kaj Henan, ok respektive en Tianjin, Shandong, sep en Hebei, kvar respektive en Guangdong kaj Shannxi, tri respektive en Jiangsu kaj Anhui, du en Zhejiang, kaj unu respektive en Jiangxi, Guangxi, Yunnan, Gansu.

Krome, 5 134 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj. La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 27 745, kaj la nombro de mortoj estas 4 638.

Dividu