Nepalo kaj Ĉinio volas subteni unu la alian por protekti kernajn interesojn

Henggang Publikigita: 2022-03-28 12:53:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nepalo kaj Ĉinio dimanĉe promesis profundigi sian amikecon kaj plu subtenas unu la alian por konservado de siaj kernaj interesoj.

Dum renkontiĝo kun ĉina ŝtatkosilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, nepala prezidento Bidya Devi Bhandari diris, ke Nepalo, kiel ĉiam antaŭe, laboras kun Ĉinio por disvolviĝo de amikaj rilatoj kaj tenas la politikon de Unu Ĉinio.

Siaflanke, Wang klarigis la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Nepalo. Ĉinio daŭre subtenos la landon konservi sian sendependecon, suverenecon kaj nacian dignon, serĉi vojon pri disvolviĝo konforman al siaj propraj interesoj, kaj sekvi sendependan internan kaj eksterlandan politikon.

Dividu